Eniru la sistemon Registriĝo
 

Posts tagged as "teknologio"

Per unu miliardo de usonaj dolaroj, Facebook aĉetis Instagramon

1 Comments | Published on Tue 10 Apr, 2012 at 15:58 by

Je la 9-a de aprilo, lastan lundon, la socia reto Facebook anoncis, ke aĉetos la programeron Instagram, kiu ebligas la modifon kaj aldonon de fotoj al sociaj retoj. Facebook aĉetos ĝin kontraŭ unu miliardo da usonaj dolaroj. Tiu prezo reliefigas la nuntempan politikon de Facebook rilate al movebla interreto, ankaŭ meciindas, ke por aĉeti Instagram, Facebook akceptis daŭre permesi ĝian uzadon ĉe aliaj sociaj retoj.

Apenaŭ unu jaro kaj duono post krei ĉi tiun programeron por modifi kaj divastigi fotojn, la kreintoj de Instragram observas ĝin fariĝi la plej sukcesa programero de la reto kaj dezirata de ĝia plej vasta socia reto, Facebook, kiun havas nuntempe 800 milionojn da uzantoj.

Instagram estas senpaga programero kreita por modifi fotojn kaj ĝin aldoni al sociaj retoj. La programero ebligas al uzantoj modifi laŭvole siajn fotojn kaj ĝin alŝulti al sociaj retoj, ekzemple Facebook, Twitter, Foursquare, Tumblr kaj Posterous.

La numeroj de Instagram estas fakte nekredeblaj: kun nur iom pli ol dek laboristoj, komence de la ĉi-jara marto, la programero jam atingis 27 milionojn da uzantoj. Nombro vere granda por programo uzebla nur pere de aparatoj kun iOS, la operaciuma sistemo de Apple. Pasintsemajne la entrepreno anoncis, ke ĝia sistemo uzeblos ankaŭ pere de Android, la operaciuma sistemo de Google. Post tiu anonco Instagram estis elŝultita de pli ol unu miliono da homoj en nur 24 horoj.

Kompare al aliaj similaj programeroj, kiuj estis aĉetitaj de entreprenoj pri teknologio, Instagram estas la plej altkosta ĝis nun. Flickr estis aĉetita de Yahoo!, je la jaro 2005, kontraŭ 30 milionoj da usonaj dolaroj, Google aĉetis Picasa-on, je la jaro 2004, kontraŭ US$ 5 milionoj kaj Photobucket aĉetita de News Corp kontraŭ 300 milionoj da dolaroj je la jaro 2007.

Dum junio de 2011 Instagram estis elŝultita de 5 milionoj da homoj kaj ĉiumonate konkeris ĉirkaŭ 625 milojn da novaj uzantoj. Aŭguste 200 milionoj da fotoj estis alŝultitaj pere de la programero, kaj jam dum aprilo de 2012, ĉiutage 5 milionoj da fotoj estas alŝultiaj uzante ĝin. Facebook ĉiam klopodis akompani la emon de siaj uzantoj por plialtigi la kvaliton de sia propra sistemo. Nuntempe la socia reto celas plialtigi sian komercan valoron per la aldono de aliaj entreprenoj, ĉefe tiaj, kiuj ofertas servojn uzeblajn pere de poŝtelefonoj kaj mankomputiloj.

Tia pensmaniero estas la kerno de la daŭra sukceso de Facebook. Estas sendube hontinda afero provi trovi programerojn en Esperanto por iOS kaj Android, kaj trovi nenion. Nuntempe tiaj programeroj malabundas, troveblas nur malpli ol deko da ili. Ĉu estas ne inda afero krei tiaj programeroj laŭ la opinio de la esperantistaj organizaĵoj, kiel UEA, SAT kaj E@I?

Posted in: Ekonomio Tagged as: iPad, iPhone, Apple, teknologio, Twitter, Android

Nova versio de la mankomputilo iPad komprenas parolon

0 Comments | Published on Fri 09 Mar, 2012 at 12:10 by

Nova mankomputilo iPad  - La lanĉo

Merkredon, la 7-an de marto, Apple lanĉis la novan version de la konata mankomputilo iPad. La tria generacio de la mankomputilo, daŭre nomata kiel iPad, havas pli altan ekrandifinon kaj konekteblas al Interreto pere de la reto 4G (duoble pli rapida ol la antaŭe uzata 3G ). La usona entrepreno asertis, ke ĉiuj novaj aparatoj estos pretaj por funkcii ankaŭ per 3G, bona novaĵo por tiuj landoj, en kiuj la konektreto 4G ne venos tiel baldaŭ. La disvendado komencos en Usono kaj naŭ aliaj landoj en la venontaj 14 tagoj. Aliaj 26 landoj ricevos ĝin ekde la 23-a de marto.

Konsekvenca malaltigo de la prezoj por iPad 2 kaj iPad 1

En Usono, la prezoj de la novaj iPad estos samaj al de antaŭa versio, iPad2, kiu nun kostas 500 usonaj dolaroj por la 16-gigabajta versio, la 32-gigabajta versio kontraŭ 600 usonaj dolaroj, kaj tiu kun 64 gigabajtoj da kapablo kostos 700 usonajn dolarojn. La aparatoj, kiuj venos kun la ebleco uzi la reton 4G, kostos  630, 730 kaj 830 usonajn dolarojn respektive.

La mankomputilo ekde nun ankaŭ funkcios kiel retkaptilo, permesante aliron al Interreto pere de la aparato mem. Tiel ĝi ebligas krei propran reton por aliaj komputiloj. La estro de Apple, Tim Kuk [Tim Cook], kiu gvidis la prezentadon, deklaris ke "la eblecoj de la nova iPad estas mirindaj, kaj oni ĝuos uzi ĝin per la novaj retoj rapidaj".

Pli peza kaj pli dika tamen

Estetike la nova iPad ne evoluis, sed male - ĝi estas nun pli dika (9,4 milimetrojn) ol iPad2 (8,8 milimetrojn). Alteco kaj larĝeco ne ŝanĝiĝis, sed ĝi estos ankaŭ pli peza - gajnis ĝi en tute 51 gramojn.

Tuŝekrano

La nova ekrano estas nomita ‘Retino’ kaj havas pli altkvalitan bildrezolucion, precize 2048 x 1536, kun 3,1 milionoj da pikseloj, laŭ Apple. La aparato iPad2 havas rezolucion de 1024 x 768, duono en komparo al la nova aparato. La koloroj kaj saturo de bildoj estas nun 40% pli bonaj ol tiuj de iPad2.

Uzu vian voĉon por skribi

La nova versio de la mankomputilo de nun akceptas ankaŭ rektan diktadon de tekstoj kaj komandoj. Anstataŭ skribi ion, oni povas, pere de la programo Siri, simple paroli la komandon por ke la aparato ĝin plenumu. Tiu ĉi opcio aperas en la lingvoj angla (usona, brita kaj aŭstralia), franca, germana kaj de nun ankaŭ en la japana.

Surtablajn komputilojn for, ĉar venis nova erao

"Ni parolas pri mondo, kie la komputilo ne plu estas kerno de la teknologiaj sferoj. La aparatoj uzataj de vi ĉiutage devas esti porteblaj kaj pli facile uzeblaj ol iam antaŭe," diris Tim Kuk, ĉe la fino de la prezentado. La redakcio de Nunonia tutcerte agnoskas tian novan mondon, proponitan de la estro de Apple, tial ke la teamo jam uzas la mankomputilojn de Apple ĉe sia laboro por la E-portalo.

Esperanto ĉeestas, tamen nane

Bedaŭrinde Esperanto nanas ankoraŭ en la novaj operaciumaj sistemoj de mankomputiloj. Estas ege malmultaj programetoj (anglalingve app) por la operaciuma sistemo iOS, de Apple, kaj eĉ por Android, de Google. Se Esperanto brile havas sian lokon jam de kelka tempo ĉe retejoj gravaj, kiel la serĉilo de Google, Facebook k.m.a., en la mondon de mankomputiloj ne venis nova sento (verda). Pro la graveco, kium havos ĉi-specaj aparatoj en la estonto, ege interese estos, ke pli da esperantistoj okupiĝu pri la kreado de programetoj por tiuj operaciumaj sistemoj. Esceptoj jam ekzistas, kaj Nunonia certe diskonigos ilin, kiel eble plej multe kaj laŭde.