Je la 9-a de aprilo, lastan lundon, la socia reto Facebook anoncis, ke aĉetos la programeron Instagram, kiu ebligas la modifon kaj aldonon de fotoj al sociaj retoj. Facebook aĉetos ĝin kontraŭ unu miliardo da usonaj dolaroj. Tiu prezo reliefigas la nuntempan politikon de Facebook rilate al movebla interreto, ankaŭ meciindas, ke por aĉeti Instagram, Facebook akceptis daŭre permesi ĝian uzadon ĉe aliaj sociaj retoj.
Apenaŭ unu jaro kaj duono post krei ĉi tiun programeron por modifi kaj divastigi fotojn, la kreintoj de Instragram observas ĝin fariĝi la plej sukcesa programero de la reto kaj dezirata de ĝia plej vasta socia reto, Facebook, kiun havas nuntempe 800 milionojn da uzantoj.
Instagram estas senpaga programero kreita por modifi fotojn kaj ĝin aldoni al sociaj retoj. La programero ebligas al uzantoj modifi laŭvole siajn fotojn kaj ĝin alŝulti al sociaj retoj, ekzemple Facebook, Twitter, Foursquare, Tumblr kaj Posterous.
La numeroj de Instagram estas fakte nekredeblaj: kun nur iom pli ol dek laboristoj, komence de la ĉi-jara marto, la programero jam atingis 27 milionojn da uzantoj. Nombro vere granda por programo uzebla nur pere de aparatoj kun iOS, la operaciuma sistemo de Apple. Pasintsemajne la entrepreno anoncis, ke ĝia sistemo uzeblos ankaŭ pere de Android, la operaciuma sistemo de Google. Post tiu anonco Instagram estis elŝultita de pli ol unu miliono da homoj en nur 24 horoj.
Kompare al aliaj similaj programeroj, kiuj estis aĉetitaj de entreprenoj pri teknologio, Instagram estas la plej altkosta ĝis nun. Flickr estis aĉetita de Yahoo!, je la jaro 2005, kontraŭ 30 milionoj da usonaj dolaroj, Google aĉetis Picasa-on, je la jaro 2004, kontraŭ US$ 5 milionoj kaj Photobucket aĉetita de News Corp kontraŭ 300 milionoj da dolaroj je la jaro 2007.
Dum junio de 2011 Instagram estis elŝultita de 5 milionoj da homoj kaj ĉiumonate konkeris ĉirkaŭ 625 milojn da novaj uzantoj. Aŭguste 200 milionoj da fotoj estis alŝultitaj pere de la programero, kaj jam dum aprilo de 2012, ĉiutage 5 milionoj da fotoj estas alŝultiaj uzante ĝin. Facebook ĉiam klopodis akompani la emon de siaj uzantoj por plialtigi la kvaliton de sia propra sistemo. Nuntempe la socia reto celas plialtigi sian komercan valoron per la aldono de aliaj entreprenoj, ĉefe tiaj, kiuj ofertas servojn uzeblajn pere de poŝtelefonoj kaj mankomputiloj.
Tia pensmaniero estas la kerno de la daŭra sukceso de Facebook. Estas sendube hontinda afero provi trovi programerojn en Esperanto por iOS kaj Android, kaj trovi nenion. Nuntempe tiaj programeroj malabundas, troveblas nur malpli ol deko da ili. Ĉu estas ne inda afero krei tiaj programeroj laŭ la opinio de la esperantistaj organizaĵoj, kiel UEA, SAT kaj E@I?

La fundinto kaj estro de la grupo WikiLeaks, Ĵuliano Asanĵe [Julian Assange] anoncis siajn planojn por kandidatiĝi al aŭstralia gubernio. La anonco estis publikigita pere de la socia reto Twitter. Ĵuliano Asanĵe estas Aŭstralia civitano kaj 40-jaraĝa, kiu en 2010 post publikigo de dokumentoj de la usona armeo pri la iraka milito estis akuzita je seksaj krimoj en Svedio kaj arestita je la 7-a de decembro 2010. Li nuntempe restas mallibere sed hejme en Britio.
WikiLeaks estas retejo, kiu publikigas registarajn, komercajn aŭ religiajn dokumentojn, kiuj antaŭe estis sekretaj. Ĝi kutime ne informas nomojn kaj adresojn de la homoj, kiuj publikigis tiujn dokumentojn. La retejo estas lokita en Svedio.
"Ni ĵus scii pri la ebleco, ke Ĵuliano Asanĵo kandidati, ankoraŭ ne libera, al aŭstralia gubernio. Ĵuliano decidis kandidatiĝi", WikiLeaks anoncis ĝin pepe lastan sabaton, 17-an de marto. La grupo ankaŭ informis, ke planasprezenti kaj apogi kandidaton, kiu konkurencos kun la ĉefministro de Aŭstralio, Ĵulia Gilardo [Julia Eileen Gillard].